Kiom da vizitantoj?

torsdag den 10. september 2009

12. Christiansborg Slot (Kastelo de Kristiano).

12. Christiansborg slot (Kastelo de Kristiano). Unua kastelo verŝajne ekzistis sur la insulo Holm, Inter Selando kaj Amager, sed oni ne scias pri desegnaĵo de la kastelo. Laŭ la historiografo Saxo,  Episkopo Absalon konstruis en la jaro 1167 novan kastelon sur la insulo Holm kiel defend-kastelon kontraŭ Vendaj marrabistoj kaj por protekti danajn haringojn en la markolo.
En la jaro 1368 Lübek-anoj konkeris kaj detruis la Absalonan kastelon. La episkopo de Roskilde Peder Lodehat rekonstruis la kastelon kaj nomis ĝin "Kopenhaga Kastelo". Poste Eriko de Pomerujo alkonstruis la "Bluan Turon", kiun plialtigis Kristiano la IV-a. Tiu turo estis malliberejo por Christine la filino de la reĝo. Ŝi devis resti tie dum 22 jaroj.
Frederiko la IV-a (1699-1730) ordonis, ke oni ruinigu la mezepokan kastelon.
Arkitekto J.C.Ernst konstruis novan, kaj finis la laboron en 1727. Sed tiu nova kastelo staris nur dum 4 jaroj. La grundo estis tro ŝlima por la peza konstruaĵo.
En la jaro 1731 Kristiano la VI-a (1730-1746) ordonis, ke oni malkonstruu la kastelon de Frederiko la IV-a. Dum la jaroj 1733-1745 estis nova palaco nomata (la unua) Christiansborg, en stiloj viena-baroka kaj franca-rokoka. Tiu palaco ekzistis dum 49 jaroj. En 1794 ĝi forbrulis.
Kristiano la Vll-a (1766-1808) rekonstruis la palacon dum la jaroj 1803-1828 en klasikisma stilo. Ĝi estis nomata la dua Christiansborg. La arkitekto estis C. F. Hansen. Samtempe oni konstruis la palacan preĝejon en romia stilo. En la jaro 1884 ĉio forbrulis, escepte de la preĝejo.
La trian kaj nuntempan Christiansborg-palacon oni konstruis dum la jaroj 1907-1928 en novrokoka stilo. Arkitekto:Thorvald Jørgensen. Materialo:granito. La palaco entenas reĝajn reprezentajn salonojn kaj la parlamentejon.
Jen modelo de la unua kastelo.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.