Kiom da vizitantoj?

torsdag den 10. september 2009

17. Dragespringvandet og Rådhusplads (Drakofontano kaj Urbo-domo Placo)



17. La Urbdomo-placo estas, almenaŭ laŭ trafika vidpunkto, la centro de la urbo, ĉar 22 diversaj aŭtobuslinioj trapasas ĝin. Ili veturas al ĉiuj diversaj kavartaloj: Østerbro, City, la haveno, Christianshavn, Amager, Vesterbro, Frederiksberg kaj Nørrebro.




Starante kun la dorso al la aŭtobusa terminalo ni vidas sur la maldekstra flanko la domon de ‘Politiken’ kun la lumo-gazeto ; poste ni preterpasas ‘Strøget’ la pied-irantan straton, kiu trairas la tielnomatan mezepokan urban kun la plej aĝaj konstruaĵoj kaj mallarĝaj stratoj.

La sekva konstruaĵo, la Palace hotelo, havas belan turon, kaj sur ĝi estas kvar mozaikoj, kiuj simbolas matenon, tagmezon, vesperon kaj nokton.

La ubdomo mem estas flankita de 2 konataj monumentoj: maldekstre la kolono kun du lurblovistoj, pri kiuj oni diras, ke ili nur blovas se preterpasas virgulino pli ol 18 jaraĝa. Ĝis nun neniuj aŭdis la sonon.

 Dekstre, antaŭ la urbdomo, la famkonata Drako-fontano ĵetas akvo-gutojn sur la fotantaj turistoj. Ĝi estis skulptitaj de Thorvald Bindesbøll kaj Joakim Skovgård en 1904. La skulpturo montras batalon inter virbovo kaj drako.


Sur la dekstra flanko de la urbdomo, laŭlonge de H.C.Andersens Boulevard, estas malgranda ĝarden kun skulpturo de Hans Christian Andersen.













Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.