Kiom da vizitantoj?

fredag den 11. september 2009

29. Holmens Kirke, (Preĝejo sur la insulo Holm)



29. Holmens Kirke (Preĝejo sur la insulo Holm). Frederiko la Il-a ( 1559-1588) establis ankroforĝejon, kiun en la jaro 1619 rekonstruis Kristiano la IV-a (1588-1648), kaj destinis ĝin kiel preĝejo. Al tiu renesanc-stila fasado situanta kontraŭ la kanalo oni alkonstruis dum la jaroj 1641-1643 du transversajn alojn. Arkitekto: Leonhard Blasiusz.
La preĝejo havas krucformon. Ĉe la enirejo estas jena surskribo: Regna Firmat Pietas – la Regnojn Firmigas Pieco. La altara tabulo kaj la predika pupitro estas faritaj en strikte baroka stilo dum la jaroj 1661-1662 de ligno-skulptisto Abel Schrøder.




La preĝejo sur la insuleto havas ne-ordinaran historion. Ĉi tie situas ek de la jaro 1560 ankroforĝejo, sed en la jaro 1617 fondiĝis nova eklezia distrikto nomiĝita ‘paroĥo de insuleto’. Tiu paroĥo ampleksas ĉiujn, kiuj apartenas la militŝiparo, kaj al tiu mankas loko por diservo. La militŝipararanoj devis uzi malgrandan manĝejon sanktita de episkopo kiel preĝejon.

Tio ne plaĉis al la reĝo Christian la 4-a, kiu ĉiam deziris helpi la diokulton. Li decidis, ke la ankroforĝejo estu rekonstruita kiel preĝejo, kaj en la jaro 1619 oni solene malfermis ĝin.

La frontono apud la kanalo estas parto de la plej malnova konstruaĵo, sed kalkaĵoj kaj pentrado de pli malfruaj tempoj bedaŭrinde kovras ĝin tiel, ke oni ne plu povas vidi, kiel ĝi origine aspektis. La postrestita parto de la konstruaĵo iĝis parto de la preĝejo en la jaro 1643, kaj samtempe konstruiĝis la krucbrakoj tiel, ke la preĝejo ekhavis sian nuntempan formon. La arkitekto nomiĝis Leonhard Blasius.

 La longa tombo-kapelo laŭlonge la kanalo konstruiĝis en 1705 de la arkitekto C :Ernst. Ĉi tie oni trovas multajn belajn sarkofagojn. La du famaj marist-herooj Niels Juel kaj Tordenskjold estas entombiĝitaj tie.


La malgranda konfesseĝa-domo apud Homens Bro (ponto de insuleto) estas pli nova. Ĝi konstruiĝis okaze de la renovigo en la jaro 1870. (la Arkitekto L. Fenger). Nun troviĝas tie oficejoj.

Holmens Kirke havas interne ankoraŭ iom de sia antikva karaktero. La stukoplafono kaj la sidlokoj devenas de la plivastigo de la preĝejo en la jaro 1643. La altartabulo kaj la predika pupitro estas pli novaj. Ili estas faritaj en festa kartilag-baroka lignoskulptaĵo dum la jaroj 1661 – 1662 de Abel Sĉrøder. Sur la muroj pendas multaj belaj malnovaj tombo-surskribaĵoj.
La tombejo fondiĝis en la jaro 1660 kaj estas la plej malnova tombejo en Kopenhago.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.