Kiom da vizitantoj?

fredag den 11. september 2009

32. Det Kongelige Bibliotek (La Reĝa Biblioteko).

32. Det Kongelige Bibliotek (La Reĝa Biblioteko). Oni konstruis ĝin dum la jaroj 1898-1906, en romantika mezepoka stilo. Arkitekto: Hans J. Holm. 
En la ĝardeno staras monumento de filozofo Søren Kierkegaard farita en la jaro 1918 de la skulptisto Carl Aarsleff. Alia monumento estas de Peder Schumaacher Griffenfeld, starigita en 1922. Skulptisto: Carl Morten Hansen.
La Nigra Diamanto. Tiu estas la alkonstruita parto de la malnova Reĝa Biblioteko. Ĝi troviĝas ĉe la haveno vid-al-vide de Kristianshavn, proksime al la malnova Reĝa Biblioteko. La arkitektoj estas Schmidt, Hammer kaj Lassen. La Nigra Diamanto ekfunkciis en 1999.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.