Kiom da vizitantoj?

fredag den 11. september 2009

24.Frue Plads (La Placo de Nia Sinjorino)



24. Frue Plads (La Placo de Nia Sinjorino). Ĉe la placo estas konstruita La Kopenhaga Universitato en la jaro 1479. La fondinto estis Kristiano la I-a (1448-1481). Sur la placo estas bustoj de famaj personoj ligitaj kun la universitato:


Vilhelm Thomsen (1842-1927) - lingvoesploristo. Starigita en la jaro 1929. La skulptisto estis Ludvig Brondstrup.
J.N. Madvig (1804-1886), filologo kaj rektoro. Starigita en la jaro 1888. La Skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.
H.N. Clausen (1793-1877), teologo, profesoro pri zoologio kaj botanikisto. Starigita en la jaro 1880. La skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.
I.J.F. Schouw (1789-1852), profesoro pri botaniko. Starigita en la jaro 1857. La Skulptisto estis H. Vilhelm Bissen.
Japetus Steenstrup (1813-1897), profesoro pri zoologio, fondinto de la Kopenhaga Zoologia Muzeo. Starigita 1898. La Skulptisto estis H.Vilhelm Bissen
Niels Bohr (1885-1962), profesoro pri fiziko. Nobelpremiita en 1922. Starigita en la jaro 1965. La skulptisto estis Jørgen Gudmundsen-Holmgreen.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.