Kiom da vizitantoj?

torsdag den 24. september 2009

Episkopo Absalon.

En la jaro 1902 starigis Kopenhaga Komunumo statuon de la urba kreinto: la episkopo Absalon. Bone oni elektis tiun lokon, ĉar Absalon alte sidante sur sia ĉevalo povas rigardi rekte al Slotshomen, kie li kontruis la unuan kastelon de Kopenhago.




Absalon estis unu el la plej rimarkindaj kaj elstraj personoj, kiuj iam ajn naskiĝis en Danio. Li apartenis al mezselanda, potenca, nobela familio. Tiu havis grandan influon en la 12-jarcento, ne nur pri la reĝa potenco sed ankaŭ pri la eklezia.

Iun tagon en la jaro 1128 Absalon kaj lia ĝemelfrato vidis la tagan lumon en la urbeto Fjenneslev apud Sorø. En la bapto la knaboj ricevis la nomojn Axel kaj Esbern, sed en sia matura vivo la nomo Axel estis anstataŭita per la pia nomo Absalon kaj per tiu li iĝis fame konata.

De kiam Valdemar la Granda iĝis reĝo en 1157 devenas la scio pri Absalon. Li estis intima amiko de Valdemar kaj kaŭze de tio donis Valdemar al li espiskopan postenon en Roskilde. Absalon bone kaj sincere apogis Valdemar en lia reĝperiodo, ne nur per sia saĝeco kaj kuraĝo, sed ankaŭ kiel ĉefa politikisto de Danio. Lia scio estis eminenta kaj pro ĝi li plurfoje venkis la batalojn kontraŭ la malamikoj; la Vendoj.

En la jaro 1167 konstruis Absalon la unuan kastelon de Kopenhago. Ĝi ne estis luksa kiel la postaj kasteloj. Ĝi funkciis kiel defendejo de la urbo. Ĝi nur havis turon ĉirkaŭita de ringmuro.



Dum jarcentoj tiu kastelo ankaŭ funkciis kiel restadejo de danaj reĝoj, sed tiam oni ne pensis pri metoda plano de la urba konstruo, kaj tial la domoj tute hazarde situis apud la kastelo. Tamen dum sekvaj jaroj ili estis forigitaj por doni lokon al novaj kasteloj.

Jam en la antikva epoko estis malgranda haveno ĉe Kopenhago kaj verŝajne ankaŭ komerca trafiko el ĝi. Samjare kiel la konstruo de la kastelo okazis plibonigo de la haveno. Absalon konstruis pontojn inter Amagero kaj Selando. Kaj en la haveno la kajoj estis pligrandigitaj.


Sub nuna Christiansborg oni povas vidi la ruinojn de la antaŭa kastelo, same kiel la murojn de la kastelo de Absalon. Krom tio ankaŭ la puto de Absalon videblas.

La Astronomia horloĝo ĉe la Kopenhaga Urbdomo.

La kreinto de la horloĝo Jens Olsen naskiĝis la 27-an de julio 1872 en la jutlanda urbo Ribe. Kvankam lia infana hejmo estis modesta restis tie bona kaj gaja etoso. Oni ŝatis laŭtlegi dum oni faris alian laboron kaj vespere oni finis la tagon per kantoj kaj ludoj.

Jen Olsen frekventis la Burĝan Lernejon. Li montris specialajn talentojn por matematiko, fiziko kaj aritemetiko. Jam de siaj infanjaroj li pripensis iĝi horloĝisto, sed lia patro trovis alian okupon por li ĉe fajna meĥanisto. Dum sia metia lerno-tempo ĉe li, Jens olsen leĝis ĉion pri meĥanismo de horloĝoj kaj iom post iom ankaŭ legis pri astronomio. Jens iĝis bona meĥanisto.

En la jaro 1897, post la akiro de sia metiista atesto, li kiel ’vaganta metiisto’ la tiel nomat ’Naver’ vojaĝis eksterlanden.

Li laboris i.a. en Germanio en la urbo Strasburgo, kie li profunden studis la astronomian horloĝon en la katedralo. Li rakontis al siaj amikoj, ke la permisita tempo de vizito en la katedralo ne estis sufiĉa por li. Tial li kaŝis sin en iu angulo kaj atendis ĝis kiam la aliaj vizitantoj esti for, kaj ĉio estis trankvila. Poste li profunde studis ĉiujn detalojn de la horloĝo. Li ne intencis kopii ĝin sed li nur konstatis, ke lia astronomia horloĝo almenaŭ ne estu tia.

Daŭre li vojaĝis al Svislando, kie li ŝanĝis metion kaj nun laboris kiel horloĝisto. Ne nur en la universitato, sed ankau en la biblioteko li estis taga gasto. Multe li studis. Tamen povis ankaŭ okazi , ke li partoprenis en la kunvenoj kune kun siaj amikoj kaj tiam li estis la plej gaja el ĉiuj. Post liaj laborjaroj en Svislando li vojaĝis al Parizo kaj tie laboris dum 1½ jaroj i.a. li spertis la mondon ekspozicion en la jaro 1900.

Li finis sian ĉirkaŭvojaĝon per kelk’ monata restado en Londono.

Lia restado eksterlande daŭris 5 jarojn.

Revenante al Kopenhago li edziĝis kune kun Sofie Krøldrup. La geedza paro loĝis en Hallingsgade 8. La domo estis posedaĵo de lia edzino. En la domo li starigis sian propran entrprenon, sed li tamen laboris ĉe Cornelius Knudsen kiel ĉefo.

Dum jaroj krom sia taga laboro li profundigis sin en elkalkulaĵoj de sia infana revo : la astronomia horloĝo. Preskaŭ 50 jaroj pasis de lia vivo, sed fine la prikalkulaĵoj estis pretaj. Li montris la planojn al la astronomo, Profesoro Elis Strömgren, kiu aprobis ĉion. Por efektivigi la planojn, oni ankaŭ devis havi monon kaj tial oni kreis fonduson, kies celo esti havigi tiun.

Multaj elstarj personoj elektiĝis kiel estraranoj de la fonduso, precipe tiuj, kiuj havis altan influon diversloke. Malgraŭ tio pasis ankoraŭ 20 jarojn antaŭ ol la fonduso atingis la deciditan sumon. Por la konstruado de la horloĝo oni proksimume kalkulis 125,000 kronojn.

La fonduso turnis sin al institucioj kaj aliaj fondusoj petante ekonomian helpon ; ekzemple al la Societo de metiistoj kaj al Rask-Örsted fonduso. Pro la kolektita mono Jen Olsen kun la helpanto, Inĝeniero Axel Flint faris la lastajn detalajn laboro-desegnaĵojn.

La 8-an de decmbro 1943 Jens rakontis en la Societo de Metiistoj pri siaj horloĝaj planoj. De la Metiistaj Societoj en Kopenhago kaj de la provincoj, kaj de la Dana societo de Fabrikantoj venis grandaj mondonacoj.

En la jaro 1944 oni faris kontrakton inter Jens Olsen kaj la fonduso. Finfine povis la preskaŭ 70 jaraĝa Jens komenci la konstruon de sia horloĝo. Bedaŭrinde li ne vidis sian verkon fine konstruita. Li mortis la 17-an de novembro 1945. Lia plej proksima kunhelpanto Otto Mortensen daŭrigis la laboron. Li estis la sola, kiu okupis sin plentempe pri la horloĝa konstruado.

Konstrui horloĝon estas multekosta afero, kaj tial la sumo de 125,000 kronoj ne sufiĉis. Kiam la horloĝo finfine estis konstruita en 1955 la horloĝa komiteo jam elspezis 700,000 kronojn.

En la jaro 1944 la fonduso decidis, ke necesis trovi kompetentajn personojn por prizorgi la plej belan enkadrigon de la horloĝo. Komision iniciatis oficialan konkuradon. Dana arkitekto Gunnar Bilmann Petersen helpe de skulptisto Mogens Bøggild gajnis la konkuron.

La astronomia horloĝo montras ne nur ordinaran tempon sed ankaŭ diversajn tempon de astronomia intereso. La horloĝo montras mezeŭropan tempon, mezsuntempon, la veran suntempon kaj tempojn de sunleviĝo kaj sunsubiro. Plie estas kalendaro kiu montras la diversajn lunfazojn kaj la orbitan iron de la grandaj astroj. Ĝi ankaŭ montras la jaron, monaton, tagon kaj daton.

La horloĝo staras sur soklo de granito en vitrino. La skeleto de la vitrino estas farita el senrusta ŝtalo. En la soklo troviĝas kanaloj por risortŝnuroj kaj lokoj por ĝiaj peziloj. Plie troviĝas ankaŭ kanaloj enblovi varman aeron. Per tio okazas superpremo en la vitrino kaj tiu malebligas, ke la polvo enpenetras difektante la genian meĥanismon.

La 13-an de decembro 1955 la reĝo Frederiko la 9-an ekfunkciigis la horloĝon.

Ĉe la jenaj ne-esperantaj ligiloj videblas i.a.video montrante la horloĝo kaj mapo ktp.

http://www.kaagaard.dk/erhverv/urmager/j_olsen/jenolsen.htm

 La malantaŭo de la horloĝo.(Foto de Vikipedio)


La antaŭo de la horloĝo. ( Foto de Vikipedio)

Praktikaj informoj
Adreso: 
Ved Rådhuspladsen,
Københavns Rådhus
1550 København.
Telefono: +45 33663366



La horloĝo situas en la ĉefenirejo de la urbdomo kontraŭe de la informejo. Deĵorhoroj estas lundo, mardo, merkredo, jaŭdo kaj vendredo ekde la 7.45-a ĝis la 17-a .
La enirbiletoj kostas 5 kronojn por infano kaj 10 kronojn por plenkreskulo.

Informfonto.  (de la praktikaj informoj)

Planu la veturadon al la urbodomo per Rejseplanen (angle kaj germane)


tirsdag den 22. september 2009

64. Zoologisk Have (La besto-ĝardeno).

64. Zoologisk Have (La Zoologia Ĝardeno)
Ĝi estis fondita de zoologo Niels Kjærbølling en la jaro 1859. Ĝi enhavas 300 speciojn, interalie ĝirafojn, leonojn kaj elefantojn.

63.Vor Frue Kirke (La preĝejo de nia Sinjorino).

63. Vor Frue Kirke (La preĝejo de Nia Sinjorino).
Ĝi estas fondita en 1190 de posteulo de Absalon, lia duonnevo Peder Sunesen, episkopo en Roskilde. Ĝi estis kolegia preĝejo de katedralo en Roskilde. Dum la jaroj 1539-1917 ĝi servis kiel universitata preĝejo. Ekde 1924 ĝi fariĝis katedralo. Je la kopenhaga incendio en 1728 forbrulis la preĝeja turo. En la jaro 1744 oni rekonstruis la turon je la alto de 112 metroj. Ĝi estis la plej alta de la ĉefurbo. Sed en septembro 1807 ĝi estis detruita dum la bombardado de la angloj. La nuntempa preĝejo estas de la jaroj 1811-1828 kaj estas en klasikisma stilo. Arkitekto: C.F. Hansen. Sur la frontono en la timpanono estas la evangelisto Johano predikante en la dezerto.




62.Vor Frelsers kirke (La preĝejo de la Savanto)

62. Vor Frelsers kirke (La preĝejo de la Savanto)
Ĝi estis konstruata dum la jaroj 1682-1696 en nederlanda baroka stilo. La arkitekto estis Lambert von Haven. La preĝejo estas preciza kopio de la Roma preĝejo Sankta Ivo della Sapienza . La preĝeja turo havas spiralan spajron, ĝi estas de la jaro 1750. Ĉepinte estas orumita globo (diametro 2m), simbolo de la monda globo, kaj sur ĝi staras 3 m alta figuro de Kristo, la Savanto (kun venkstandardo).






61. Universitets BIbliotek (La Universitata Biblioteko.)


61. Universitets bibliotek (La Universitata Biblioteko).
Ĝi estis establita en 1482. Forbrulis dum la kopenhaga incendio en la jaro 1728. Rekonstruita en la jaro 1860. Ĝi enhavas 550.000 volumojn.










60.Trinitatis Kirke (La preĝejo de Trinitato)

60. Trinitatis kirke (La preĝejo Trinitato)
Estis konstruita en la jaro 1637, sed ekfunkciis kiel preĝejo en la jaro 1642. Romanika stilo. Oni supozas ke la arkitekto estas Hans von Steenwinckel. Ĝi estis destinita por studentoj loĝantaj proksime al la preĝejo.

59.Tivoli

59. Tivoli (La amuzparko Tivoli)

La Kopenhaga distra ĝardeno estas mondfama. Al Tivoli venas jare 5 milionoj da homoj por ĝui la diversajn distraĵojn dum kelkaj horoj. La kreinto de Tivoli estis dana ĵurnalisto Georg Carstensen. Li estis aktiva kaj gaja homo. Liaj multaj eksterlandaj vojaĝoj impresis lin, kaj post iu vojaĝo li konstruigis la parkon de Tivoli laŭ angla kaj franca modeloj.

En la jaro 1843 okazis la inaŭguro. Tivoli estis konstruita sur la restaĵoj de la malnova remparo, kiuj iam ŝirmis la malnovan Kopenhagon kontraŭ malamikoj.

Floramantoj tre ofte vizitas la ĝardenon de Tivoli por admiri la abundan floraron. Ĉiujare 160,000 da floroj ornamas la ĝardenon. Tre indas ankaŭ promenado en la ĝardeno vespere por vidi la 100,000 multkulorajn lampojn, kiuj disĵetas agrablan kaj belan lumon ĉie. Ni ankaŭ ne forgesu admiri la belan fontanon antaŭ la granda koncertsalono ; multkolorajn akvofadenojn ĝi alten ŝprucas.







La malnova koncerto-salonego estis maŭrestile konstruita en la jaro 1901 – 1902. Ĝi estis unika, ĉar ĝia tegmento estis kovrita per centoj da multkoloraj gaslampoj. Bedaŭrinde ĝi estis detruita en 1944 dum kontraŭ-okupacia agado de danaj kontraŭstaruloj. En la jaro 1956 la nova koncerto-salonego estis inaŭgurita. Dufoje vespere okazas koncertoj tie. Multfoje la koncertoj estas senpagaj, sed ofte venas eksterlandaj fame konataj muzikoj kaj kantistoj al Kopenhago por prezenti ŝatatajn programojn. Por tiuj koncertoj oni devas antaŭaĉeti biletojn.




Troviĝas ankaŭ ‘Vitro-domo’ (Glassalen), kiu estis konstruita en la jaro 1863. Tiu domo estis plurfoje rekonstruita. Iam oni prezentis teatraĵojn tie, sed nutempe oni prezentas varietajn programojn.

Tre alloga loko en Tivoli estas la ’Pantomime’ teatro. Ĝi estis konstruita en 1874. La antaŭkurteno estas vosto de la pavo kaj supre sur la kadro de la scenjo oni metis frazon per ĉinaj silaboj: ” kun la popolo, komuna plezuro”. Tie ĉiuvespere dum la somero okazas prezentado de Comedia dell Arte (t.e.itala metiista comedio). Kun granda ĝojo oni vidas artistojn Arlekin kun sia Columbine kaj Kassander kaj lian serviston Pjerrot. Je la 21.45-a okazas amuza baleto.




Proksime al la koncerto-salonego situas subĉiela prezentejo (Planen), kie ekvilibristoj prezentas siajn akrobatajn saltojn por distri la publikon.

Proksimume 20 restoracioj atendas turistojn por servi bongustajn specialaĵojn. Ĉe kelkaj el ili la manĝaĵo multekostas, sed se oni flankeniras el la mallarĝaj stratejoj oni povas manĝi je moderaj prezoj.

Fine oni povas promeni ĉirkau la lago de Tivoli. La tuta lago estas randgarnita per bluaj kaj ruĝaj elektraj lampoj, kiuj donas duoblan efikon pro rebrilo en la laga akvo. Oni ankaŭ multe admiras la ĉinan turon, kiu sin respegulas multkolore en la akvo surfaco.

Merkrede, sabate kaj dimanĉe okazas artfajraĵa spektaklo.


58. Thorvaldsens Museum. (La Muzeo de Thorvaldsen)

58. Thorvaldsens Museum (La Muzeo de Thorvaldsen).
La muzeo enhavas skulptaĵojn kaj aron da pentraĵoj donacitaj de Thorvaldsen ĉe lia reveno al Danio en 1838. Tiucele oni rekonstruis malnovan remizon kaj adaptis ĝin al muzeo dum la jaroj 1839-1847. La fasado estis farita laŭ egipta arkitekturo. Supre estas videbla bronza figuro pri la triumfa diino en ĉaro tirata de kvar ĉevaloj, nomita kvadrigo. Skulptisto: H.V. Bissen





57. synagogen (La Sinagogo)

57. Synagogen (La Sinagogo). Konstruata dum la jaroj 1830-1833 de arkitekto Georgo Hetsch. Kvadratforma en egipta stilo. Interne tri-nava templo kun seĝoj. Laŭ juda kutimo, supre troviĝas seĝoj por virinoj. Super la pordo jena enskribo: "Benata estu tiu, kiu venas en la nomo de Dio".

56. Strøget (La piedira strato)

56.Strøget (La piedira strato) Ĝi fariĝis piedira strato en 1962. Tie oni trovas multajn luksajn butikojn, restoraciojn, bankojn kaj plurajn grandmagazenojn. Ĝi konsistas el: Frederiksberggade, Nygade, Vimmelskaftet, Amagertorv kaj Østergade. Ĝi estas 800 m longa.





55. Statens Museum for Kunst (la Muzeo pri Arto)


55. Statens Museum for Kunst (La Muzeo pri Arto) Estis konstruata dum la jaroj 1889-1896. Arkitektoj: Vilhelm Dahlerup kaj Georgo E . W.Moller . Enhavas pentraĵojn el diversaj epokoj.

54.Sankt Ansgars Kirke (La preĝejo de Sankta Ansgaro)

54. Sankt Ansgars kirke (La preĝejo de Sankta Ansgaro)
Ĝi estas la Rom-katolika ĉefpreĝejo en Danio. Estis konstruata dum la jaroj 1841-1842. La arkitekto estis Georgo Hetsch. Sur la fasado estas la enskribo: "Dediĉita al Kristo, la Savanto" . La kvin zinkaj figuroj en la niĉoj de la fasado montras de maldekstre jenajn gravajn Bibliajn personojn: profeto Jesaja, Moseo, Davido, Aaron kaj profeto Elija. Statuo de Sankta Ansgaro skulptita de M.S. Elo, kun ekonomia apogo fare de Carlsberg.
Sankta Ansgaro (801-865) - misiisto, nomata ankaŭ "Apostolo de Nordio", monaĥo de Benediktina ordeno el norda Francio. Venis en 826 al Danio por misii inter la danoj. Li kreis unuan paroĥon en Birka apud Mälaren (Svedio) en la jaro 830. Li fondis preĝejojn en Ribe kaj Hedeby apud Slesvigo.

53.Sankt Albans Kirke (La preĝejo de Sankta Albano.

53 . Sankt Albans kirke (La preĝejo de Sankta Albano). Brita preĝejo. Konstruata dum la jaroj 1885-1887. Angla arkitekto : A.W. Blomfield.
Aleksandra, filino de Kristiano la IX-a (1683-1909) edziĝinta al Edvardo la VII-a, fondis kune kun sia edzo tiun preĝejon por la britoj loĝantaj en Kopenhago. La interno estas bele ornamita per vitraj pentraĵoj kaj memortabulo honore al Aleksandra kaj Edvardo. Sankta Albano estis la unua martiro en Anglio, senkapigita en la jaro 303 aŭ 304 pro sia kristana kredo en la urbo Verulanum (hodiaŭ St. Albans). Sur lia tombo oni starigis faman abatejon.





mandag den 14. september 2009

52.Rundetårn (La Ronda Turo)

52. Rundetårn (La Ronda Turo). Konstruita en la jaro 1642 kiel observatorio. En la jaro 1656 ĝi estis kunligita kun la preĝejo Trinitato. Arkitektoj estis: Kristiano la IV-a kaj Hansson Steenwinckel. Sur la turo estas inskribo: "Donu, ho Dio, saĝecon kaj justecon en la kronata koro de Kristiano la IV-a". Laŭdire la rusa caro Petro la Granda rajde atingis la pinton de la turo en la jaro 1716.

51. Rosenborg Slot ( La kastelo de Rosenborg)

51. Rosenborg Slot (La kastelo de Rosenborg) La somera rezidejo de Kristiano la IV-a. Devenas de la jaroj 1606-1607. Ĉirkaŭita de la Rosenborg-ĝardeno. Rekonstruata dum la jaroj 1613-1634 en nederlanda stilo kun altaj turoj. En la palaca trezorejo troviĝas la reĝaj insignoj kaj juvelaĵoj.

50. Prins Jørgens Gård (La korto de Princo Georgo)

50. Prins Jørgens Gård (La korto de Princo Georgo). Ĉi tie troviĝas pordego kaj enirejo al la Supera Kortumo.
En la korto staras statuo de Herkulo (kun klabo), farita de la skulptisto Bertel Thorvaldsen. Tri ceteraj statuoj estis faritaj de Thorvaldsen kaj H.V. Bissen.
a. Minerva - diino de la arto kaj scienco - kun strigo.
b. Nemezo - diino de la venĝo kaj justa repago - kun rado.
c. Eskulapo - (Asklepio) - dio de la medicino - kun kuracista bastono.

49. Nytorv (La nova placo)

49. Nytorv (La nova Placo). Laŭ ordono de Kristiano la IV-a oni establis en la jaro 1606 novan placon inter la Malnova Placo kaj la tria kaj kvara urbodomojn. La trian oni konstruis ĉirkaŭ 1475. Rekonstruo okazis en 1610. Ĝi forbrulis dum la granda urba incendio en la jaro 1728. La kvara urbodomo en baroka stilo forbrulis en 1795.
De 1610 ĝis 1850 ĉi tie estis viando-merkato. Sur la placo staris dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj pilorio (kolono de malhonoro) al kiu oni katenis krimulojn por ilin bati aŭ brulstampi.

48. Nyhavn (La nova haveno)

48. Nyhavn (La nova haveno). Por la konvena kunligo de la maro al la urbo, Frederiko la III-a (1648-1670) ordonis, ke oni elfosu kanalon en la jaro 1671 por la ŝipoj irantaj kun siaj varoj. La urbo-komandanto Niels Rosenkrantz ordonis al siaj soldatoj fari tiun laboron.

47. Nyboder (La marista kvartalo)

47. Nyboder (La marista kvartalo). Establita de Kristiano la IV-a (1588-1648). La unuaj loĝejoj estas el la jaro 1631. Unu el tiuj servas hodiaŭ kiel muzeo. Dum la jaroj 1756-1805 estis konstruataj pli da loĝ-domoj.

46. Ny Carlsberg Glyptotek ( La Gliptoteko)


46. Ny Carlsberg Glyptotek (La Gliptoteko). La fondintoj estas Carl Jacobsen kaj lia edzino Laura. Arkitekto: Vilhelm Dahlerup. Tiu muzeo enhavas antikvajn verkojn kaj pentraĵojn, interalie etruskajn artaĵojn kaj vicon da famaj romiaj portretoj-kapoj. Krom tio francajn pentraĵojn kaj skulptaĵojn de 1900-jaroj, ankaŭ verkojn de impresionistoj kaj de skulptisto Rodin. Krome la Gliptoteko havas belan kolekton da pentraĵoj de Cezanne, Monet, Degas, Renoir kaj aliaj impresionistoj, ekzemple Gauguin, van Gogh kaj Toulouse-Lautrec.

45. Nationalmuseum ( la Nacia Muzeo)

45. Nationalmuseum (La Nacia Muzeo). 





Ĝi estis establita en la jaro 1892. Sekcioj 1 kaj 2 konsistas el historia tempo ĝis la jaro 1600.
Sekcio 3 ampleksas tempon post la jaroj 1600.
Sekcio 4 enhavas ekpoziciojn de ne-europaj kulturoj kaj kolektoj de antikvaĵoj.
Sekcio 5 enhavas kolekton de medaloj kaj moneroj.
Tiu muzeo ĝuas internacian famon pro sia kolekto de pratempaj artaĵoj, ĉefe skulptaĵoj el Egiptio, Grekio kaj Italio. La kolekto de etruskaj artaĵoj estas la plej granda en norda Europo. En la muzeo estas organizitaj diversaj ekspozicioj. 
La muzeo estas ĉiutage senpage vizitebla.

44. Marmorkirken, Frederikskirke (La marmora preĝejo)

44. Marmorkirken, Frederikskirke (La marmora preĝejo).
La unuan projekton por la Frederika Preĝejo ellaboris la arkitekto Nikolai Eigtved lige al la urbo de Frederiko, omaĝe al la 300-jara jubileo de la reĝa familio sur la dana trono. Oni komencis ĝin konstrui en la jaro 1749. Post lia morto (1755) daŭrigis la laboron la arkitektoj Thurah kaj Jardin. Pro manko de mono ĝi ĉesis en 1770. 
Post 114 jaroj la financisto C.F.Tietgen aĉetis la ruinon en 1874. Li finkonstruis la preĝejon en la jaro 1894. Lia arkitekto estis Ferdinand Mehldal, kiu senpage faris desegnojn por la preĝejo. La kupolo de la baroka preĝejo estas kopio de Sankta Petro en Romo.

43. Marmorbroen (La Marmora Ponto)

 43. Marmorbroen (La marmora ponto). Konstruata dum la jaroj 1741-1745. Arkitekto Nikolai Eigtved. Du rokokaj pavilonoj, kaj la trotuaro el norvega marmoro estas ankaŭ de Eigtved.

søndag den 13. september 2009

42. Langelinie (La longa kajo)

42. Langelinie (La longa kajo). Ĝi fakte estas promenejo inter la Fortreso kaj la Sundo. En tiu areo estas kelkaj famaj monumentoj:
a. Monumento de princino Maria (1866-1931), edzino de princo Valdemar.
Skulptisto: Carl Martin Hansen. Starigita en la jaro 1912. La princino estis nepino de la franca reĝo Louis Philippe.





b. Sur la gazono staras la Hvitfeldt-kolono, flankita de kanonoj kaj kugloj trovitaj en la Golfo de Køge (1710), el skeleta ŝipo, kiun la komandant-kapitano preferis eksplodigi kun ĉiuj viroj kaj varoj, por ke ĝi ne falu en la manojn de la svedaj malamikoj. La monumento estis starigita en1886.


c. Den lille havfrue (la marvirineto)
La statuo estas pagita en 1913 de la bierfaristo Carl Jacobsen.
La skulptisto estis Edvard ErIksen, kies edzino estis modelo. Jacobsen mem trovis la lokon por situigi tie la marvirineton.

d. Søfartsmonumentet (La maristo-monumento)
Ĉe la plezurboata haveno staras monumento pri la maristoj, kiuj pereis dum la Unua Mondmillto. La skulptisto estis Svend Rathsack. Nomoj de la pereintaj maristoj kaj ŝipoj estas ĉizitaj sur la monumento.






e. Mindesmærket for Danmark ekspedltionen til Nordøstgrønland. Memorŝtono omaĝe al tiuj, kiuj pereis dum la gronlanda ekspedicio en la jaro 1906-1907. Starigita en 1912. La skulptisto estis Kaj Nielsen. Sur la ŝtono estis ĉizitaj la nomoj de la 3 partoprenantoj de la ekspedicio.

f. Isbjørn med unger (Polusa urso kun idoj) Starigita ĉi tie la blanka urso estas simbolo de Gronlando. La skulptisto estis Holger Wederkinck. Starigita ĉe la maro en la jaro 1937.



41. Langebro (La longa ponto)


41. Langebro (La longa ponto). Kristian la V-a (1670-1699) ordonis konstruadon de ponto por piedirantoj; ĉefe por soldatoj patrolantaj la urbajn remparojn. Post kelkaj jaroj oni plilarĝigis la ponton por preterpasantaj veturiloj . Dum la jaroj 1901-1903 oni anstataŭigis ĝin per pli larĝa ponto turnebla. Dum la jaroj 1929-1930 oni konstruis pli modernan baskul-ponton, kiun danaj sabotistoj en la jaro 1945 eksplodigis. Fakte oni detruis nur la mekanismon por malebligi al la germanoj forkonduki diversajn danajn ŝipojn el la suda parto de la haveno. Finfine en la jaro 1954 arkitekto Kaj Gottlob faris desegnojn por la nuna ponto. Larĝo por preterirantaj ŝipoj estas 35 metroj. Libera alto de la akvo ĝis la fermita ponto estas 7 metroj.

40. Københavns Universitet (La Kopenhaga Universitato)

40. Københavns Universitet (La Kopenhaga Universitato). La universitato estis establita en la jaro 1479 de Kristiano la I-a (1448-1481). Komence estis uzataj domoj, kiuj antaŭe funkciis kiel episkopaj oficejoj. Ili bone funkciis ĝis la incendio en la jaro 1728, kiam pereis ankaŭ la universitataj domoj. La nova ĉefdomo estis konstruata en 1831-1836. La arkitekto estis Peder Malling. La stilo estas miksaĵo de klasikismo kaj gotiko.

39. Københavns Rådhus (La Kopenhaga Urbodomo.

39. Københavns Rådhus (La Kopenhaga Urbodomo). Estis konstruita dum la jaroj 1892-1905. Arkitekto: Martin Nyrop. La stilo estas norditala-renesanca. Laŭdire la urbodomo en Siena servis kiel modelo por la Kopenhaga. La halo estas granda - 1048 kvadratmetrojn. La alto de la turo estas 107 metroj. La sonoriloj aŭdiĝas ĉiun 15-an minuton inter la 8-a kaj 24-a horoj.



 Sur la fasado de la urbodomo estas ora statuo de la Episkopo Absalon, kiu estis la fondinto de la urbo (1167). Skulptisto: H.V. Bissen.



Jen pli detala informo pri la urbo-domo ankaŭ verkita de Eugeniusz:

La nunan urbdomon en Kopenhago oni konstruis en 1905 laŭ desegnaĵoj en itala renesanco-stilo de la arkitekto Martin Nyrop. Tri el la kvaar antaŭaj urbdomoj, kiuj forbrulis, situis sur la la plaĉo Gammeltorv, kie la nuna juĝejo troviĝas.

Super la ĉefpordo estas vitra moaziko kun la urbo-blazona insigno, kaj super ĝi staras, kiel ora rliefo en la muro, la fondinto de la urbo la episkopo Absalon. En la maldestra angulo sin levas la turo 105 metrojn ĝis la pinto.

La tuta urbdomo estas granda kvar-angulo, kiu estas dividita en du partoj per mez-konstruaĵo. La plej antaŭa parto havas grandan halon kun balkono, kolonado kaj vitro-tegmento. Super ĉiuj pordoj kaj kolonoj estas belaj ornamentoj, kaj sub la kolonado estas skribitaj la plej gravaj okazaĵoj en la urba historio.

El tiu ĉi koloado oni venos al la plej gravaj salonoj de la urbdomo: La festsalono, biblioteko, ĉambroj de la urbestroj kaj salono por la urbaj delegitoj.

Ĉiuloke, sur kolonadoj, ŝtuparoj, salonoj, ĉambroj k.t.p., muroj kaj tegmentoj estas treege bele dekoritaj per freskoj, faritaj precipe de Joakim Skovgaard akj Martin Nyrop. Ili uzis motivojn de la urba vivo kaj de la pejzaĝo en la ĉirkaŭaĵoj (homoj, bestoj, floroj dtp.), kaj meze de tio pendas kaj staras skulptaĵoj kaj pentraĵoj de famaj urbanoj kune kun altvaloraj donacoj el fremdaj landoj.

La plej belaj dekoritaj salonoj estas la edziĝo-salonoj, kiuj bedaŭrinde ne estas viziteblaj, almenaŭ ne dumtage, ĉar ili estas ĉiam okupataj. Sed vespere vizito de grupo povas esti aranĝita. La dekoraĵoj nur konsistas el gobelenoj kaj freskoj en belaj koloroj. Ili rakonatas historiojn el du popolkantoj.

La malantaŭa parto de la urbdomo enhavas precipe oficejojn en  tri flankajzoj kun ĝardena korto, kie staras urso-fontano, ankaŭ farita de Bindesbøll kaj J.Skovgaard.






38. Københavns Hovedbanegård. (La fervoja Ĉefstacidomo)

38. Københavns Hovedbanegård (La fervoja Ĉefstacidomo). Ĝi estis konstruata dum la jaroj 1904-1911. La arkitekto estis Heinrich Wenck. Ĝi estas ekipita per 12 kajoj.





37. Kultorvet (La Placo de Karbo)



37. Kultorvet (La Placo de Karbo). La nomo devenas de tiu tempo, kiam oni vendis ĉi tie lignokarbon kaj torfon de la nordselandaj arbaroj. En la jaro 1728 ĉiuj domoj ĉirkaŭ la placo forbruliĝis.

P.S. La kortuŝa statuo de Hanne Warming (1990) situas ĉe la placo. 

36. Kongens Nytorv (La Nova Placo de la Reĝo)

36. Kongens Nytorv (La Nova Placo de la Reĝo). Ĝis la mezo de la XVIII-a jarcento ĉi tie estis bazaro, kie oni vendis fruktojn, fiŝojn kaj aliajn varojn. Fine de la XVII-a jarcento Frederiko la Ill-a ekkonstruis modernajn domojn por riĉuloj. Lia filo Kristiano la V-a (1670-1699) starigis al si mem monumenton sur la centro de la placo. Skulptisto: Abraham Cesar L'Amoureux. Kristiano la V-a rajdanta, kaj la ĉevalo tretas la figuron, kiu simbolas envion. La kvar figuroj ĉirkaŭ la piedestalo estas faritaj de la frato de la arkitekto, Claude L'Amoureux:
Aleksandro la Granda, kiu estas simbolo de bravo kaj nobleco
Herkulo, kiu estas simbolo de forto.
La diino Artemis, kiu estas simbolo de honoro kaj respekto.
La diino Minerva, kiu estas simbolo de saĝeco.

fredag den 11. september 2009

35.Knippelsbro (Knippel-ponto)

35 . Knippelsbro (Knippel-ponto). La Unua lignoponto estis konstruata dum la jaroj 1618-1620. La nuna ponto estas de 1937. Arkitekto: Kaj Gottlob. Ĝi funkcias kiel levponto, kun 2 klapoj. La larĝo inter la pilonoj estas 35 metrojn , la alto estas 5,4 metroj.

34. Det Kongelige Teater. (La Reĝa Teatro)

34. Det Kongelige Teater (La Reĝa Teatro). Tiu granda konstruaĵo estis farita laŭ desegnoj de la arkitektoj Vilhelm Dahlerup kaj Ole Petersen, dum la jaroj 1872-1874. Ĝi anstataŭis alian malnovan proksime starantan, konstruitan en la jaro 1748 de la arkitekto Nikolai Eigtved. 
Sur la antaŭplaco staras monumento de Adam Oehlenschlager, tragedia poeto. (skulptisto: H.V. Bissen)


 kaj mastro pri komedio Ludvig Holberg, (skulptisto:Theobald Stein). 
.
La nuna teatro staras sur la grundo de iama kanonmuldejo

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.

Mit billede

Born in Britain in 1942. My family and I moved to Denmark in 1972. After retiring in 2002 I have spent most of my time on language learning; improving my French and Danish. Since 2005 I have been busy learning Esperanto. That is why two of my  blogs are in Esperanto: the first is mainly about Copenhagen and the second is a very unpredictable journal about anything and everything. There is also another Esperanto blog about Copenhagen 'Venu, vidi vidindaĵojn'  attached to my profile, however the contents are not mine. They belong to a friend, who allows me to administer them on his behalf.

Mi naskiĝis en Britujo en 1942. Kune kun la familio mi translokiĝis al Danio en l972. Post la emeritiĝo  en 2002, mi unue pristudis la danan kaj la francan. Ekde la jaro 2005 mi jam okupiĝas pri la lernado de Esperanto. Pro tio du el miaj blogoj estas Esperantlingvaj: la unua temas pri Kopenhago kaj ties vidindaĵoj kaj la dua estas speco de taglibro pri io ajn. Mi ankaŭ administras esperantlingvan blogon pri Kopenhago, 'Venu Vidi Vidindaĵojn' de Eugeniusz Rybarczyk