Kiom da vizitantoj?

fredag den 11. september 2009

30. Jarmers Plads (La placo de Princo Jaromar).

30. Jarmers Plads (La Placo de Princo Jaromar). En la jaro 1259 Kristoforo la I-a (1252-1259) katenis ĉefepiskopon Jakob Erlandsen en la fiona kastelo Hagenskov. Roskilde-episkopo Peder Skjalmsen, loĝanta en Kopenhago, ekskomunikis la reĝon kaj la tutan Selandon. La reĝo konkeris Kopenhagon kaj la episkopo fuĝis al la insulo Rügen, tiutempe parto de la Roskilda diocezo. Episkopo Absalon ordonis al sia vasalo, la Venda princo Jaromar, konkeri Kopenhagon. Li detruis la kopenhagan ŝirman remparon kaj konkeris la urbon. La norvega reĝo Håkon venis kun sia ŝiparo kaj helpis al la dana reĝo. Post tiu batalo oni plifortigis la ŝirman remparon kaj starigis defendan turon, kiu restas ĝis nun.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.