Kiom da vizitantoj?

onsdag den 9. september 2009

9. Charlottenborg (Kastelo de Charlotte).

9. Charlottenborg (Kastelo de Charlotte). Estis konstruata dum la jaroj 1672-1683 en baroka stilo. La arkitektoj estis Evert Jensen kaj Lambert van Haven. La unua posedanto estis Ulrik Gyldenløve (1638-1704), kiu estis guberniestro por la dana reĝo en Norvegio, kaj frato de Kristiano la V-a (1670-1699). La palacon ekposedis la reĝino Charlotte Amalie post la morto de sia edzo Kristiano la V-a. Pro tio oni nomis ĝin Charlottenburg.
En la jaro 1753 Frederiko la V-a (1746-1766) transdonis tiun palacon al la Skulptura kaj Konstrua Akademio.

Ingen kommentarer:

Send en kommentar

Blog-arkiv

Faste læsere

La tria fotanto estas mi.